Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
440 | Oktobro 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Invitu IJK 2019 al via lando!


Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 75-an Internacian Junularan Kongreson en via lando!

Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn.
La limdato de la unua etapo estas la 15-a de novembro 2017, por kiu necesas nur preparo de bazaj proponoj.

Dokumentoj, klarigoj kaj detaloj troveblas sur nia retpaĝaro.

Reprezentu TEJO-n en la Forumo Junulara Eŭropa en Strasburgo!


Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO-n en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 8000 junuloj el la tuta kontinento? EYE 2018 estas la perfekta evento por vi!

Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos la 1-an kaj 2-an de junio 2018 en Strasburgo, Francio.

Pli da detaloj troveblas ĉe la retpaĝaro de TEJO.

Akademio: Ludoj por renkontiĝoj kaj paroligi lernantojn


Diversaj metodoj disponeblas por instruado de Esperanto. Kio pri ludoj por paroligi lernantojn kaj kune amuziĝi dum E-aranĝoj?

Lernu en ĉi tiu artikolo pri 8 grupludoj!

Retrovu pliajn diversajn trejnartikolojn ĉe la akademio de TEJO.

Partoprenu senpage la 103-an Universalan Kongreson en Lisbono!


UEA havas la eblon finance subteni kelkajn kongresanoj dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono por 2018. Ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!


Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi.
Detaloj kaj kondiĉoj troveblas ĉe nia retpaĝaro.

Venontaj Eventoj

  • 12an - 15an de Oktobro - Vintra Aranĝo en Belo Horizonte, Brazilio
  • 20an - 22an de Oktobro - JER en Verőce, Hungario
  • 27an - 29an de Oktobro - KKPS en Lunteren, Nederlando
  • 25an de Novembro - Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, Nederlando
  • 26an de Decembro 2017 - 2an de Januaro 2018 - JES en Szczecin, Pollando 
SAL ESPERANTUJO!

La lastaj novaĵoj de Esperantujo per:
Telegram
Twitter
Facebook
JER
Junulara Esperanto-Renkontiĝo

 
Ĉu vi ĉiam kredis, ke Esperantujo estas granda familio? Nun ni montros al vi la veran signifon de tiu ĉi diraĵo!
 
20-22a de oktobro, Hungario
pliaj detaloj kaj aliĝado en la retejo aŭ ĉe la Facebook-evento
 
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Paul Helly
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp