Copy
438 | Julio 2017
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Novaj ideoj kaj ŝanĝoj en TEJO


La lasta komitatkunsido de TEJO okazis dum Internacia Junulara Festivalo en Italio, kie oni diskutis pri ideoj kaj ŝanĝoj en la organizo. La prezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola kaj la respondeculo pri merkatiko kaj landa agado Enric Baltasar rakontas pli en la video.

Aktivula Akademio de TEJO

Ĉu vi volas lerni kiel efike agadi por Esperanto? Precize tial ni lanĉis la Aktivulan Akademion de TEJO.

Ĝi estas la plej enhavoplena platformo de kunlabora lernado por aktivuloj. En Aktivula Akademio troveblas diversajn kursojn interalie pri teamlaboro kaj negocado, fotarojn, informilojn, liveraĵojn de trejnadoj, informojn pri projektoj kaj multon plian!

Scienca sesio dum IJK 2017


Okazos scienca sesio dum IJK en Togolando, kiam junaj sciencistoj, esploristoj kaj fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj! Prelegu ankaŭ vi! Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon pri via temo ĝis la 28-a de julio al sfa@tejo.org! Se vi volus prezenti vian kampon, sed mankas al vi esprimoj aŭ lerto prelegi, skribu tion en via mesaĝo, kaj vi ricevos taŭgan helpon.

La programeron okazigas la Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado.

Venontaj Eventoj dum Julio kaj Aŭgusto

La 4a Afrika-Eŭropa Junulara Kunveno


Pli ol 120 junuloj el ambaŭ kontinentoj priparolos temojn kiel edukado, inkluziveco, kulturo kaj medio por interŝanĝi ideojn kaj trovi la plej taŭgajn solvojn por gravaj problemoj. Se vi aĝas inter 18 kaj 35 jaroj kaj scipovas la anglan aŭ la francan, ne hezitu kandidatiĝi! Pli da detaloj kaj la formularo por kandidatiĝi troviĝas ĉi tie.

Amikumu serĉas programiston

La teamo de Amikumu serĉas programiston por helpi programi la Android-version de la kromprogramo! Kandidatiĝu ĉi tie.

Komitata Kunsido dum IJK

La sekva Komitata Kunveno de TEJO okazos kadre de la 73-a IJK en Aneho (Togolando). Ĝeneralaj informoj estas publikigitaj ĉi tie. TEJO invitas la komitatanojn konfirmi la partoprenon aŭ nomumi anstataŭonton por la kunsido.
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la lasta tago de la monato.
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Ana Stretcu
Kontribuantoj de ĉi tiu numero: Ariel Palmer, Enric Baltasar, Alessandro Bonfanti

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2017 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp