Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.
449 | Julio 2018
Ĉu vi ne vidas ĝuste la mesaĝon? Rigardu ĝin en via retumilo.

Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en HLPF 2018 – High-Level Political Forum (Altnivela Politika Forumo) ĉe United Nations en Novjorko.

TEJO kunorganizis la flankan eventon pri Cirkla Ekonomio kaj Junularo.

Legi pli ĉe nia retpaĝaro.

Por substreki la kernan rolon de publika parolado kaj ene kaj ekster nia movado, ĉi-jare gejunuloj ĝis 35 jaroj aliĝintaj al la kongreso estas invititaj partopreni la Junularan Konkurson pri Publika Parolado dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono.

Ĉi tie por legi pli da informoj kaj pri aliĝo.

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Sporto: Ĉu vere socie virta?

La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo, kaj vi ankaŭ povas retrovi la enkondukon de la redaktisto Rogener Pavinski ĉe la retpaĝaro de TEJO.

La gazeto The Guardian publikigas la tutan UNITED-liston de 34.361 mortoj de rifuĝintoj je la 20-a de junio, la Internacia Tago de Rifuĝinto. UNITED estas asocio, kun kiu TEJO havas fortajn ligojn.

Retrovu mesaĝon (tradukitan en Esperanto) de UNITED okaze de la kampanjo: Fatalaj Politikoj de Fortikaĵo Eŭropo ĉe la retpaĝaro de TEJO.

Konkurso: Landa Sekcio de la jaro 2017


Se vi fieras pri la agado kaj la atingoj de via Landa Sekcio dum la jaro 2017 kaj dezirus montri al la publiko viajn sukcesojn, kandidatiĝu por la konkurso Landa Sekcio de la jaro!
Ĝi estas organizita de TEJO por kuraĝigi kaj videbligi la agadon de la plej aktiva landa sekcio de la jaro 2017.

Retrovu pliajn informojn ĉe nia retpaĝaro.

Venontaj Eventoj

  • 4 - 11-an de Aŭgusto 2018 - IJK 2018 en Badajoz, Hispanio
  • 18 - 21-an de Oktobro 2018 - KAEST 2018 en Modra-Harmónia, Slovakio
  • 2 - 4-an de Novembro 2018 - KKPS 2018 en Hunsel, Nederlando
  • 27-an de Decembro 2018 - 3-an de Januaro 2019 - 17-a NR en Wiesbaden, Germanio
  • 28-an de Decembro 2018 - 4-an de Januaro 2019 - 10-a JES en Storkow, Germanio
Volontuliĝu ĉe la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo serĉas junulon, kiu deziras agadi 8 monatojn por Esperanto, de oktobro 2018 ĝis majo 2019.

Povas kandidatiĝi ĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo + Svislando.

Por pli da informoj.

Limdato por kandidatiĝi : 5a de Aŭgusto

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Gilbert Niyukuri
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), tejo.org

Kopirajto © 2018 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno


Email Marketing Powered by Mailchimp