TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo
La 1-an kaj 2-an de junio 2018, TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon –European Youth Event en Strasburgo, kun delegacio de preskaŭ 30 junaj Esperantistoj.
Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2018-2019)
Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Kandidatiĝu ĝis la 31-a de marto! Pliaj detaloj ĉe nia retpaĝaro.
Nova numero de Revuo Kontakto:
Pluramemo – Novaj difinoj kaj defioj en amrilatoj
La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Pluramemo.
Enkonduko de la redaktoro, kaj ligilo al elektronika versio por abonantoj troveblas ĉe nia retpaĝaro.
Kampanjo de UNITED
Diverseco: neniam tro!
17-25an de marto – Eǔropa Agadsemajno Kontraŭ Rasismo 2018
UNITED estas Eŭropa reto de junularaj organizoj, en kiu ankaŭ membras TEJO: jen mesaĝo kiun UNITED sendis al ĉiuj siaj partneraj organizoj pri sia marta kampanjo kontraŭ rasismo.
Retrovu la plenan programon de la kastelo Greziljono en Francio por la jaro 2018: kursoj kaj ekzamenoj, eventoj kaj festoj, ktp.
Kolofono
TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.
Redaktoro: Gilbert Niyukuri Kontribuanto de ĉi tiu numero: Paul Helly, Ariel Palmer