Copy
Por ĉiutagaj informoj, eventoj kaj interesaj enhavoj, sekvu ankaŭ nian paĝon ĉe Facebook kaj Twitter.

n°456 | Februaro 2019

Tomáš Stano, nova estrarano de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi la ĵuselektitan novan estraranon de TEJO Tomáš Stano!
Alklaku la bildon por malkovri la intervjuon!

 

La TEJO-studsesioj estas specialaj kapabligaj kaj junulargvidataj programoj por niaj landaj kaj fakaj sekcioj. Ĉi-jare ni celas organizi la studsesion en partneriĝo kun la Junulara Departemento de la Eŭropa Konsilio

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? 

Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo!

La Erasmus+ projekto FEJ - Florigu Egalecon Inter Junuloj, al kiu kontribuis pli ol 30 homoj el la tuta mondo, celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo.

En ĉi tiu video, la trejnistoj Querino NetoCharlotte ScherpingSeverin W. Reich kaj la projektmastrumisto Jorinde Duhme rakontas pli pri la projekto!

Venontaj eventoj

Ekde la 10-a ĝis la 20-a de marto okazos la 5-a semajno de Esperanto en Tuluzo (Francio). 

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

La 43-a IJF – Internacia Junulara Festivalo 2019 okazos en Rimini Viserbella (Emilia-Romagna, Italio) de la 17-a ĝis la 23-a de aprilo.

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

En 2019, KS denove revenos al Vjetnamio kaj estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang de la 29a Aprilo ĝis la 3a de Majo, 2019.

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

La IJK 2019 – 75-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019. 
Ĝuu la plej grandan junularan eventon de 2019!
Ĉu vi interesiĝas pri la ligoj inter genro 
kaj junularaj problemoj, aŭ ĉu vi ŝatus helpi al TEJO pri subvenciitaj projektoj?
 
Aliĝu ĉe tejo.org al la interesgrupoj de TEJO kaj helpu antaŭenigi nian movadon!

Por pli da informoj, alklaku la bildon!

 
Ĉu vi volas kontribui sendante interasajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO Aktuale?
Sendu viajn novaĵojn al tejoaktuale@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato
Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO Aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas 1 foje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: Clément Baleyte
Kontribuanto de ĉi tiu numero: Ariel Palmer

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) •  tejo.org

Kopirajto © 2019 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn?
Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni vin de ĉi retpoŝta bulteno
 






This email was sent to <<Retpoŝtadreso>>
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp