Copy
Ver este mensaje en tu explorador · Legu ĉi tiun mesaĝon en via navigilo
La Bitbulteno
NUMERO 81

Boletín Electrónico de la Federación Española de Esperanto. Edición bilingüe.
Bita novaĵletero de Hispana Esperanto-Federacio. Dulingva eldono

(atentu: en iuj navigiloj la esperanta versio aperas tute je la fino, post la hispanlingva)

ÉXITO DEL CONGRESO ESPAÑOL DE ESPERANTO

Entre el 29 de abril y el 3 de mayo se celebró por fin de forma presencial el 80º Congreso Español de Esperanto, que tuvo que esperar a la mejora de las condiciones sanitarias. El lugar fue, como estaba anunciado, la localidad de Comillas, en Cantabria.

Se apuntaron más de 150 personas, aunque no todos pudieron asistir finalmente. Si no pudiste participar, puedes leer un reportaje en La Ondo de Esperanto o en este artículo de la Wikipedia. Se filmaron muchas de las actividades, y poco a poco las vamos publicando en la cuenta de Youtube de la Federación, en esta lista de reproducción, donde ya se encuentran varias conferencias, canciones, piezas humorísticas o aspectos relacionados con la cultura cántabra.

El siguiente congreso está previsto que tenga lugar en la ciudad de Sevilla. Para ir animando a participar, la jovencita Gabriela entrevistó a algunos esperantistas en Comillas y lo ha subido al canal pikapika: puedes ver el primer capítulo aquí, y disfrutar de la fluidez del esperanto de niños y principiantes.

Y PRONTO MÁS ENCUENTROS

Si no pudiste asistir al encuentro español, no te preocupes: durante los próximos meses continuarán desarrollándose otros encuentros esperantistas, en distintos lugares del mundo. El congreso mundial de esperanto, que organiza la Asociación Universal de Esperanto, tendrá lugar este año en Montreal (Canadá), entre el 6 y el 13 de agosto. También en Canadá, concretamente en Quebec, en la semana previa, se celebrará el congreso de profesores de esperanto. A finales de agosto, entre el 20 y el 27 tendrá lugar el Congreso Internacional Juvenil, en los Países Bajos.

Y aunque hayamos mencionado estos congresos por ser los más internacionales, no podemos olvidar los continentales, nacionales, regionales, etc. Puedes encontrar muchos de ellos, para todos los gustos, en eventaservo.org/.

PRÓXIMOS ENCUENTROS EN CATALUÑA Y EUSKADI

Entre los encuentros anunciados para los próximos días, debemos destacar el congreso catalán de esperanto, que tendrá lugar en Castelldefels, muy pronto, entre el 3 y el 6 de junio. Se ha anunciado ya el programa, con invitados muy interesantes. Además, en conexión con el encuentro se ha planificado un curso intensivo en esas fechas, al que te puedes inscribir en: https://mallonge.net/kurseto.

El encuentro de esperantistas vascos, más informal, tendrá lugar el 11 de junio, con una excursión en el pico Orduña, cerca del nacimeinto del Nervión. El punto de encuentro es el gran aparcamiento, a las 11 de la mañana. No hace falta apuntarse, pero si es tu primera vez y quieres conocer más detalles, puedes escribir al esperantobi@gmail.com.

PARTICIPACIÓN CIUDADANA EN FUENLABRADA

El grupo de Participación Ciudadana del Ayuntamiento de Fuenlabrada (Madrid), a instancias del concejal de educación y vicealcalde, Isidoro Ortega López, por lo demás esperantista, invitó a la asociación Fuenlabrada Esperanto-Ligo a participar en la primera edición del evento interasociativo que tuvo lugar el 21 de mayo de 2022. Representantes de más de 80 asociaciones concurrieron en un día de ambiente festivo, repleto de activididades orientadas principalmente a las familias. Nuestros samideanoj ocuparon un stand más entre los demás y al igual que ellos, tuvieron la oportunidad de saludar e informar tanto a adultos como a niños, tanto a ciudadanos de a pie como a varios concejales y organizadores. El improvisado kiosko se arropó con  banderas esperantistas bajo las cuales no menos de 30 publicaciones de índole muy diversa anunciaban a los curiosos que el Esperanto está vivo y es útil.

A F.E.L. le fue entregado un pequeño obsequio, recuerdo de su participación.

DE NUEVO EN LA LECTURA DE DON QUIJOTE

El 21 de abril dos esperantistas volvieron a participar en la lectura continua de Don Quijote, organizada tradicionalmente por el Círculo de Bellas Artes de Madrid, que por fin se ha podido celebrar de nuevo de forma presencial. Laura Higuera y Albert Stalin Garrido leyeron cada uno un fragmento de la obra en su versión en esperanto. Puedes ver la lectura de ambos en la cuenta de Twitter del Liceo Madrileño de Esperanto en estos dos enlaces: Laura y Albert.

POESÍA EN EL PARLAMENTO VASCO

Nuestro compañero Natxo Apaolaza participó en la iniciativa poética Poetak maiatzean / Poetas en mayo desarrollada en Vitoria-Gasteiz en este mes de mayo. Concretamente, en la sede del Parlamento vasco, leyó un poema de Gabriel Aresti, traducido por Rafa Blanco. Puedes verlo en el siguiente vídeo https://youtu.be/Ywl5krEw1Zs (a partir del minuto 8). Curiosamente, la arpista que acompaña las declamaciones es Hegoa Inchauspe, también esperantista. Gratulon!

MIGUEL FERNÁNDEZ EN OPORTO Y GRANADA

El poeta esperantista Miguel Fernández está teniendo la ocasión de presentar de nuevo su poesía (en esperanto, pero también en español y portugués) y a la vez nuestra lengua.

El 18 de mayo visitó Oporto, para participar en la presentacion de la traducción de su poemario "Semilla de arrebol" al portugués con el título "Semente de alvoradas", junto con Alexia Dotras Bravo, autora del prógo y el traductor Carlos d'Abreu.  El acto central tuvo lugar en la sede de UNICEPE, la cooperativa de estudiantes universitarios de Oporto, que ha publicado el libro. En este enlace puede verse un pequeño fragmento de la presentación.

El próximo 2 de junio Miguel visitará Granada, invitado por Andalucía Laica, para presentar sus poemas, con el título "Laicismo, internacionalismo y poesía". El acto tendrá lugar a las 19 horas en el Salón de Grados de la Facultad de Ciencias de Granada (ver más datos del evento en el cartel inferior)

CIENTOS DE REVISTAS JUVENILES ACCESIBLES EN LA RED

Tras un largo trabajo, todos los números de las revistas editadas por la Asociación Internacional de Jóvenes Esperantistas (TEJO), Kontakto y TEJO Tutmonde están disponibles libremente en la Red. En este vídeo los responsables del proyecto cuentan el proceso.

Se pueden leer los 443 números, desde el año 1963, que permiten ver cómo ha cambiado el mundo... y el movimiento esperantista. Descúbrelos en estos enlaces: Kontakto y TEJO Tutmonde.

Apoya el movimiento esperantista juvenil. Hazte miembro de TEJO o (si tienes más de 35 años) hazte patrono de la asociación.

SUKCESO DE LA ĈEESTA HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Inter la 29a de aprilo kaj 3a de majo eblis finfine okazigi ĉeeste la 80an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu devis atendi al la plibonigo de la sanitaraj kondiĉoj. La loko estis la tre bela kaj monumenta urbo Comillas, en la norda regiono Kantabrio.

Aliĝis ĉ. 150 homoj, eĉ se fine ne ĉiuj povis partopreni ĝin. Se vi mem ne povis ĉeesti, vi povas legi raporton pri la programeroj en tiu ĉi artikolo en La Ondo de Esperanto aŭ en jena vikipedia artikolo. Ni ankaŭ filmis grandan parton de la kongreso, kaj iom post iom ni publikigas la videojn en la jutuba kanalo de HEF. Oni povas aliri ilin en tiu ĉi videlisto, kie jam troviĝas kelkaj prelegoj, kantoj, kabaredskeĉoj kaj kantabraj eroj.

La sekva kongreso okazos verŝajne post unu jaro en la urbo Sevilo. Klopodante varmigi la etoson por tiu ĉi sekvanta hispana kongreso, tre juna Gabriela intervjuis esperantistojn en Comillas kaj tion oni alŝutis en la jutuban kanalon pikapika, kie ŝi montras Esperanton al geamikoj. Spektu la unuan ĉapitron tie ĉi, kaj ĝuu la fluan Esperanton de infano kaj de komencantoj.

BALDAŬ PLIAJ RENKONTOJ

Se vi ne povis ĉeesti la hispanan kongreson, ankoraŭ restos dum venontaj semajnoj multaj ŝancoj partopreni aliajn esperantistajn eventojn en la tuta mondo. La Universala Kongreso de Esperanto, organizata de la Universala Esperanto-Asocio, disvolviĝas ĉijare en Montrealo (Kanado) inter la 6a kaj 13a de aŭgusto. La antaŭan semajnon, ankaŭ en Kanado, konkrete en Kebekurbo, okazos la Kongreso de instruistoj de Esperanto. Fine de aŭgusto, inter la 20a kaj la 27a, oni celebros la Internacian Junularan Kongreson, en Nederlando.

Kaj eĉ se tiuj estas la plej internaciaj, ni memorigu ke estas anoncitaj multaj aliaj, je pli malgranda skalo, sed same interesaj. Vi povas trovi multajn, por ĉies gustoj en eventaservo.org/.

BALDAŬAJ RENKONTOJ EN KATALUNIO KAJ EŬSKIO

Inter la interesaj renkontiĝoj anoncitaj por venontaj datoj ni nepre devas mencii la Katalunan Kongreson de Esperanto, kiu okazos en la urbo Castelldefels (ne malproksime de Barcelono), tre baldaŭ, inter la 3a kaj 6a de junio. Jam estis anoncita la programo, kun tre interesaj invititoj. Krome, konekse kun la renkonto oni planis tre intensan kurson, en la samaj datoj, al kiu vi (aŭ viaj neesperantistaj konatoj) povas aliĝi pere de la formularo en: https://mallonge.net/kurseto.

La renkonto de eŭskaj esperantistoj, malpli formala, okazos la 11an de junio, per ekskurso al la monto Ordunjo (Orduña). La renkontiĝejo estos ties granda parkejo, je la 11a matene. Ne necesas aliĝi, sed se tiu ĉi estos via unua partopreno kaj vi volas koni pliajn detalojn, vi povas skribi al la adreso de la grupo de Bilbao, ĉe: esperantobi@gmail.com.

CIVITANA PARTOPRENO EN FUENLABRADO

La grupo “Participación Ciudadana” (Civitana Partopreno) de la urbestraro de Fuenlabrada, Madrid, iniciate de la magistrato pri edukado kaj vicurbestro, Isidoro Ortega López, krome esperantisto, invitis la asocion Fuenlabrada Esperanto-Ligo partopreni la unuan prezenton de "interasocia" evento, okazinta la 21an de majo. Reprezentantoj de pli ol 80 asocioj kunvenis dum tago vestita de festa etoso, plenplena da aranĝoj celantaj precipe familiojn. La Parko de la Solidareco iĝis la kadro kiu enhavis multegajn kioskojn kie la diversaj asocioj de la urbo povis sin videbligi antaŭ la amaso da vizitantoj, jam alprokmiĝantaj ekde la fruaj matenaj horoj en la sabato. Niaj samideanoj okupis kioskon similan al tiuj de la ceteraj, kaj same ol tiuj ĉi, havis la ŝancon saluti kaj informi kaj plenkreskulojn kaj infanojn; kaj normalajn civitanojn kaj kelkajn magistratojn kaj foir-organizantojn. La simpla kiosko kovriĝis per esperantaj flagoj sub kiuj ne malpli ol 30 eldonaĵoj diverstipaj anoncis al la interesiĝantoj ke Esperanto vivas kaj utilas.

Oni solemne transdonis simplan donacon al F.E.L. memore de ĝia partoprenado en la foiro.

DENOVE EN LA LEGADO DE DONKIĤOTO

La 21an de aprilo du esperantistoj partoprenis en la sinsekva legado de la verko Don Quijote, tradicie organizata de la Círculo de Bellas Artes de Madrido, finfine denove ĉeeste. Laura Higuera kaj Albert Stalin Garrido legis po pecon de la verko en la esperanta traduko. Vi povas spekti ilian legadon en la tŭitera konto de Madrida Esperanto-Liceo, respektive en jenaj ligiloj por Laura kaj Albert.

ESPERANTA POEZIO EN LA EŬSKA PARLAMENTO

Nia samideano Natxo Apaolaza partoprenis en la poezia iniciato "Poetoj en majo" (Poetak maiatzean / Poetas en mayo) disvolvita en la vaska ĉefurbo Vitorio en tiu ĉi monato. Konkrete, en la sidejo de la eŭska parlamento li deklamis poemon de Gabriel Aresti, tradukitan de Rafa Blanco (kiu cetere prelegis pri tiu grava eŭska poeto dum la Hispana Kongreso de Comillas). Vi povas spekti la partoprenon en jena video: https://youtu.be/Ywl5krEw1Zs (ekde minuto 8). Kurioze, la harpisto akompananta la deklamadojn estas la ankaŭ esperantisto Hegoa Inchauspe. Gratulon!.

TURNEO DE MIGUEL FERNÁNDEZ, EN OPORTO KAJ GRANADO

La poeto Miguel Fernández ĵus havis kaj havas plu la ŝancon prezenti sian poezion (en Esperanto, kaj ankaŭ en la hispana kaj eĉ en la portugala) kaj tiel samtempe elkatakombigi nian lingvon.

La 18an de majo Miguel vizitis la portugalan urbon Oporto, por partopreni la prezentadon de la traduko de lia lasta poemaro en la portugalan, kun la titolo "Semente de alvoradas", kune kun Alexia Dotras Bravo, aŭtoro de la enkonduko, kaj de la tradukinto Carlos d'Abreu. La ĉefa aktivaĵo okazis en la sidejo de UNICEPE, la kooperativo de universitataj studentoj kiu publikigis la libron. En tiu ĉi ligilo eblas spekti eron de la prezentado.

La venontan 2an de junio Miguel vizitos sian naskiĝurbon Granado, invitate de laikisma organizaĵo Andalucía Laica, por prezenti siajn poemojn, en evento nomita "Laikismo, internaciismo kaj poezio". La evento okazos je la 19 horo en la Ĉefa Salono de la Facultato de Sciencoj de la Universitato de Granado. La eniro estas malferma, kaj ni invitas la esperantistojn ĉeesti kaj diskonigi tiun ĉi ŝancon.

CENTOJ DA NUMEROJ DE KONTAKTO KAJ TEJO TUTMONDE ALIREBLAJ LIBERE

Post longa laboro, ĉiuj malnovaj numeroj de la revuoj Kontakto kaj TEJO Tutmonde nun estas libere alireblaj en la reto!

Oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj, ekde 1963, kaj en tiuj miloj da paĝoj oni povas vidi kiel la mondo – kaj la Esperanto-movado – ŝanĝiĝis dum la jardekoj. Malkovru la arkivon de TEJO en jenaj adresoj:
Malnovaj numeroj de la revuo Kontakto
Arkivo de TEJO Tutmonde

En tiu ĉi video estraranoj kaj volontuloj de TEJO rakontas pri la projekto, kiel ĝi ekokazis, kaj kiel funkciis la laboro en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO aŭ (se vi aĝas pli ol 35 jarojn) iĝu patrono.

Twitter
Facebook
Website
La Bitbulteno es una publicación de la Federación Española de Esperanto, de distribución libre.
ISSN 2444-9407. Puedes cambiar la forma en que recibes este boletín o darte de baja.
La Bitbulteno estas publikigaĵo de Hispana Esperanto-Federacio, libere distribuebla.
ISSN 2444-9407. Vi rajtas modifi la manieron kiel vi ricevas ĉi tiun bultenon aŭ malaliĝi.






This email was sent to <<E-mail>>
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Federacion Española de Esperanto - Hispana Esperanto-Federacio · Rodríguez San Pedro 13-3-7 · Madrid, Madrid 28015 · Spain

Email Marketing Powered by Mailchimp